Stáhněte
si brožuru
120 let esperanta v Praze
Náš klub sdružuje pražské
příznivce mezinárodního jazyka esperanto. Klub je
pobočným spolkem Českého esperantského svazu, který
je členem Světového svazu esperantistů v Rotterdamu.
Nia
klubo grupigas pragajn
uzantojn de la Internacia Lingvo Esperanto. La Klubo
estas loka organizaĵo de Ĉeĥa Esperanto-Asocio, kiu
estas membro de Universala Esperanto-Asocio en
Roterdamo.
Klub esperantistů v Praze byl
založen dne 9. listopadu 1902 a jeho prvním
předsedou byl zvolen knihkupec a nakladatel Eduard
Weinfurter. Spoluzakladatelem klubu a také členem
prvního výboru klubu byl i český básník S. K.
Neumann. Členy klubu byli i filozof Stanislav
Kamarýt, básníci Jiří Karen, Čestmír Vidman a Eliška
Urbanová, sochař a medailér Jiří Harcuba, kreslíř a
karikaturista Pavel Rak, herec Ota Sklenčka, herečka
Eva Seemannová, hudební skladatel Štěpán Urban,
ředitel Národního muzea v Praze dr. Vlastislav
Zázvorka a další.
La Esperantista Klubo
en Prago estis fondita la 9-an de novembro 1902 kaj ties unua
prezidanto estis elektita librovendisto kaj
eldonisto Eduard Weinfurter. Kunfondinto de la klubo
kaj ankaŭ membro de la unua komitato de la klubo
estis ankaŭ la ĉeĥa poeto S. K. Neumann. Membroj de
la klubo estis ankaŭ la filozofo Stanislav Kamarýt,
la poetoj Jiří Karen, Čestmír Vidman kaj Eliška
Urbanová, la skulptisto kaj medalisto Jiří Harcuba,
la desegnisto kaj karikaturisto Pavel Rak, la aktoro
Ota Sklenčka, la aktorino Eva Seemannová, la
muzikkomponisto Štěpán Rak, la direktoro de Nacia
Muzeo en Prago d-ro Vlastislav Zázvorka kaj aliaj.
V Praze se konaly dva světové kongresy esperanta, a
to v roce 1921 to byl 13. světový kongres a v roce
1996 už 81. světový kongres esperanta. Mimo to se
v Praze konaly i různé další esperantské kongresy.
En Prago okazis du Universalaj
Kongresoj de Esperanto, kaj nome en la jaro 1921 la
13-a UK kaj en la jaro 1996 jam la 81-a UK de
Esperanto. Krome en Prago okazis ankaŭ diversaj
aliaj Esperanto-kongresoj.
Schůze
Kunvenoj
Pravidelné schůze klubu se konají
každý druhý čtvrtek (s výjimkou letních prázdnin) od 17 do
19 hodin ve schůzové místnosti v Praze, Ve Smečkách
č. 25 (blízko Václavského náměstí).
La regulaj kunvenoj de la
klubo okazas ĉiun duan ĵaŭdon (escepte de la somera
libertempo) de la 17-a ĝis la 19-a horo en la kunvenejo en Prago, Ve Smečkách-strato n-ro 25 (proksime
de la Venceslaa placo).
Klubový časopis
Revuo
de la klubo
Klub vydává třikrát do roka
časopis
Bulteno. La Klubo
eldonas
ĉiujare tri
numerojn de sia revuo
Bulteno.
Výbor klubu
Estraro de la klubo
Tomáš Břicháček - předseda
prezidanto
Jiří Mišurec - místopředseda a hospodář
vicprezidanto kaj kasisto
Vlasta Pištíková
Petr Javorik
Historio de nia Bulteno
Jiří Patera
Nia Bulteno komencis aperi en la
jaro 1953. Pli frue informoj pri la klubo aperadis en la presita revuo
Esperantista, organo de la tiama tutŝtata organizaĵo de ĉeĥaj
esperantistoj. Sed en la jaro 1950 ĉiuj tiamaj E-gazetoj estis
malpermesitaj kaj la kluba komitato povis kontakti siajn membrojn nur
perpoŝte. La klubo tiam havis kelkcent membrojn, eble 200 – 300, sed la
kunvenojn partoprenis nur 40 – 50 membroj. Estis do necese la ceterajn
membrojn informi pri diversaj aktivecoj de la klubo, pri programo de
kunvenoj, pri kotizoj ktp., kaj tion oni faris per leteretoj, flugfolioj,
informiloj, ĝis fine aperis la ideo eldonadi Bultenon kun ĉiuj necesaj
informoj kaj eĉ kun literaturaj tekstoj. Tiu Bulteno estis stencilita,
du- aǔ kvar-paĝa, signita kiel Presaĵo kaj por tio sufiĉis 50-helera
poŝtmarko. La bultenon redaktis fama esperantisto Josef Vítek kaj ĝi
havis baldaǔ abonantojn en la tuta lando, sekve ĝi estis ne nur praga
informilo, sed tutlanda. Ĝi aperadis eĉ en eldonkvanto de 800
ekzempleroj kaj kontribuis al ĝi la pragaj geesperantistoj, kiel S.
Kamaryt, Eli Urbanová, T. Pumpr, J. Mařík kaj aliaj.
La bulteno aperis neregule
ĉiumonate, sed iam pli ofte, iam kun pli longaj paǔzoj. Okazis, ke ĝi ne
aperis eĉ dum du-tri jaroj. Tion ĉi mi aǔdis pli poste, ĉar mi origine
ne estis pragano. Mi loĝis en nordbohemia urbo Most kaj en Pragon mi
transloĝiĝis fine de la jaro 1977. Mi ricevis postenon en ministerio de
financoj kaj mia edzino en la ĉefa kont-oficejo de ŝparbanko. Kaj mi tuj
fariĝis membro de la praga klubo kaj eĉ ricevis funkcion en la kluba
komitato kiel kultur-referento. Mia tasko estis prepari programojn de
kunvenoj kaj ankaǔ iom kontribui al la bulteno. La bulteno tiam ne
havis redaktoron, ĝi estis simple eldonata de la klubo. Kaj
bonŝance estis tiam bonaj kontribuantoj, ekz. la kluba prezidantino H.
Štruncová, J. Mařík, L. Kynčl, A. Slanina, E. Urbanová, J. Ondráček, E.
Seemannová, R. Horský, J. Vích, J. Cíchová, Z. Khail kaj multaj aliaj.
Mia unua ĉefartikolo en la
bulteno aperis sur la unua paĝo de la novembra numero 1978 kaj havis
titolon „Sesdek jaroj de Ĉeĥoslovakio“. Poste mi jam skribis regule
artikolojn ŝajne politikajn, sed fakte „pacmovadajn“, ĉar tio estis por
Esperanto tre grava en la tiama politika situacio. Tre sukcesa estis
ekzemple la artikolo el novembro 1984 „Novembro – monato de Esperantaj
amaskomunikiloj“, ĉar ĝi estis komplete elsendita en la E-programo de
Radio Polonia la 27-an de novembro kaj ripete la 28-an de novembro 1984.
Oficiala redaktoro de la bulteno mi fariĝis nur en la j. 1989, kiam por
tiu funkcio min nomumis la kluba jarkunveno en aprilo 1989.
En tiu jaro okazis grandaj
politikaj ŝanĝoj en nia lando kaj en la tuta Eǔropo, la komunismo
bankrotis kaj la renovigitan demokration post la komenca entuziasmo
ekis influi negativaĵoj de kapitalismo. En la tiamaj numeroj de la
bulteno la nova demokratio neniel manifestiĝis kaj eĉ okazis, ke la
bulteno en la jaro 1994 ĉesis tute aperi. Dum la komunismo la kontaktoj
kun la Okcidento estis malfacilaj, oni ne povis vojaĝi tien, nek
aboni kaj aĉeti libere gazetojn kaj librojn, tiam Esperanto funkciis
kiel iaspeca anstataǔanto, ĉar pere de ĝi oni povis almenaǔ korespondi
kaj partopreni esperantajn aranĝojn en la Oriento. Sed post la
politikaj ŝanĝoj, kiujn iuj nomas „revolucio“, okazis ŝanĝoj ankaǔ en
nia Esperantujo: oni povis libere vojaĝi, aboni kaj aĉeti kion ajn, tiam
oni prefere komunikis per la angla, germana kaj aliaj lingvoj, kaj
Esperanton oni subite ne bezonis. Tio respeguliĝis ankaǔ en la praga
klubo: la nombro de partoprenantoj de kunvenoj sufiĉe falis, falis
entute la nombro de klubanoj kaj malaperis ankaǔ la bulteno.
Kiam mi partoprenis konferencojn
kaj kongresojn de ĈEA, ĉiam mi aǔdis, ke la praga klubo stagnas, kvankam
stagnis la E-kluboj ankaǔ en aliaj urboj. Do, kion fari? Plifortigi la
klubon, fari kursojn kaj tiel pligrandigi la klubon montriĝis neebla,
ĉar nur malmultaj aliĝis al kursoj kaj baldaǔ forfalis, dum la nombro de
klubanoj plu malkreskis. Bonan efikon havis la Universala Kongreso en
1996, ĉar ĝi vekis kaj laborigis kelkajn dormantojn, sed poste la
malbona stato daǔris plu. Estis klare, ke necesas fari ion videblan,
ekzemple renovigi la bultenon. Tio okazis nur en la jaro 2000, post
kelkaj provoj en 1998 kaj 1999. Do en la jaro 2000 komencis denove aperi
nia Bulteno post kelkjara paǔzo, kvar numeroj jare. Kaj en la
konferencoj kaj kongresoj de ĈEA estis klare videbla la nova stato de la
klubo: ho, la Praga klubo reviviĝis, ĝi eĉ eldonas Bultenon, kia
progreso!
Ĉar la esperantaj gazetoj estas
kutime tre seriozaj, tro gravmienaj, mi volis, ke nia Bulteno estu male
amuza gazeto, kun amuzaj rakontoj, gajaj poemetoj kaj kantetoj, kun
multaj anekdotoj por ke la legantoj ĝoje atendu ĉiun novan numeron. Tiam
mi komencis aperigi miajn tradukojn de amuzaj rakontoj de Jaroslav
Hašek, la aǔtoro de brava soldato Ŝvejk. Sed iuj maljunaj klubaninoj ne
ŝatis la rakontojn de Hašek kaj mi devis cedi tiurilate. Kaj aperis alia
afero. Venis simpatia virino, montriĝis, ke ŝi estas poetino Věra
Ludíková; ŝia poemaro Uslyšet duši (Ekaǔdi la animon) ĵus
aperis dulingve esperante-ĉeĥe en traduko de Jaroslav Mráz kaj Miroslav
Malovec. Kaj ŝi esprimis la deziron, ke ŝiaj pluaj poemoj kaj tekstoj
aperu en Esperanto. Tiel ŝiaj verkoj komencis aperadi en la bulteno. Kaj
tuj sekvis ŝin alia ĉeĥa poetino Zdenka Bergrová, kies verkoj ankaǔ
plenigis paĝojn de Bulteno. Mi ne kapablas traduki poemojn, mi do
tradukadis prozajn tekstojn, kaj poemojn esperantigadis Jaroslav Mráz
kaj post lia frua morto Jaroslav Krolupper, kiu subite aperis kiel
kompetenta poem-verkanto kaj tradukanto. Kaj estis postuloj aperigi en
Bulteno la verkojn de Čestmír Vidman, leterojn de Jiří Karen, rakontojn
de Kamila Bártlová, tekstojn de nia klubano Jindřich Ondráček k. a.
Krome pro financaj kialoj la kluba komitato decidis eldonadi ĉiujare nur
tri numerojn de la bulteno, tiam miaj redaktoraj eblecoj estis tre
limigitaj kaj mia ideo pri amuza gazeto forvaporiĝis. Ĉar la oficiala
organo de ĈEA Starto fariĝis nura movada informilo sen iaj ajn
literaturaĵoj, tian literaturan rolon komencis parte transpreni nia
bulteno. La bulteno estis origine nura kluba informilo. Ĉar la klubaj
aktivecoj estas tre malmultaj kaj malgrandaj, estas necese la bultenon
plenigi per literaturaĵoj. Tamen la bulteno ĉiam restas kluba informilo,
malgrandformata kaj amatora, eldonata en la nombro de 120 ekzempleroj,
do tute neniu tutlanda literatura gazeto.
Lastatempe forpasis iuj gravaj
klubanoj, kiel Eli Urbanová kaj Jindřich Ondráček, antaǔ nelonge ankaǔ
Čestmír Vidman, kaj tiam aperis neceso ĝustatempe trovi ankaǔ novan kaj
ĉefe junan redaktoron de la bulteno. Post mia 35-jara laboro por la
bulteno estis jam urĝa tempo havi junan kaj kleran redaktoron kun novaj
ideoj kaj kapabloj. Kaj tia persono en Prago bonŝance ekzistas.
Li estas iama estro de la praga
E-junularo, do kapabla kaj sperta esperantisto, finstudinto de du
fakultatoj de Karola universitato en Prago kaj sekve duobla doktoro
(JUDr. + PhDr.), studinto en la universitato en Parizo, instruanto en la
Tuteǔropa altlernejo en Prago, redakciano de gazeto Revuo Politiko,
kiam restas al li tempo, do ankaǔ oficisto en ministerio de justeco.
Li do estas oficiale juristo kaj publicisto, li estas fakulo pri la ĉeĥa
dancmuziko de duono de la 20-a jc., li prizorgas kelkajn ret-paĝojn kaj
publikigas tie (ĉeĥlingve) siajn blogojn. Sed li havas ankaǔ familiajn
devojn, ĉar antaǔ nelonge naskiĝis lia dua filo, sekve redakti la
bultenon estos por li plua tempbezona laboro. Lia nomo estas Tomáš
Břicháček kaj ankaǔ mi estas preta ankoraǔ iom helpi al li kaj precipe
daǔrigi la esperantigon de leteroj el la milita tempo de Jiří Karen kaj
ankaǔ la artikolojn de la verkistino V. Ludíková. Kaj Tomáš certe trovos
kunlaborantojn inter junaj pragaj geesperantistoj, kiel ekz. Daniel
Mrázek, kiu en Literatura Foiro aperigis jam kelkajn recenzojn
pri moderna Esperanta muziko.
Mi estas konvinkita, ke la
Bulteno de Esperantista klubo en Prago havas antaǔ si bonan estontecon
kaj ĝi apartenos ne nur al bonaj kaj kvalitaj klubaj eldonaĵoj, sed
estos laborejo kaj lernejo por pluaj novaj Esperanto publicistoj,
verkistoj kaj tradukistoj.
|